Join thousands of book lovers
Sign up to our newsletter and receive discounts and inspiration for your next reading experience.
By signing up, you agree to our Privacy Policy.You can, at any time, unsubscribe from our newsletters.
La dokumento, kiun la maldekstra opozicio prezentis en 1927 al la 15-a kogreso de la KPSU(b) kiel alternativon al la stalinismo. Kromaj tekstoj, de Leo Trocko kaj de aliaj, pri la reala situacio en la USSR en la jaro 1927.
Tiuj ĉi tekstoj de Trocko inter 1931 (kiam li prave konkludis, ke venko de Hitlero - kiu efektive okazis apenaŭ du jarojn poste - signifus militon kontraŭ la USSR, sed malprave ankoraŭ supozis, ke la germanaj komunistoj batalus kontraŭ Hitlero kaze de lia enpotenciĝo) tra 1934 (kiam li klarigas la neceson krei 4-an Internacion) ĝis tiu de 1936, en kiu li analizas la mensogan reagon de Stalino al la Kirov-murdo, kiun la Kremlo-ĉefo uzis por terorisme dronigi la propran partion en obean silenton) montras lian eksterordinaran analizkapablon, sed ankaŭ, lian iluzion en la unua teksto.
Du tekstoj, kiuj malsame karakterizas la reĝimon de la USSR sub Stalino. La unua de Lanti, la iniciatinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), el anarĥiisma vidpunkto; la dua de Leo Trocko, el marksisma vidpunkto.
Trocko, iom antau ol Rozo Luksemburgo, analizas la returnigon de la socialdemokratoj favore al la mondmilito, kun la escepto de la rusaj kaj la serbaj socialistoj.
Tiu ĉi broŝuro entenas la tekstojn de Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia (kun la subtitoloj "Moralaj elŝviigoj", "Marksisma senmoraleco kaj eternaj veroj", "«La celo pravigas la rimedojn»", "Jezuitismo kaj utilismo", "«Moralpreskriboj devigaj por ĉiuj»", "La krizo de la Demokrata Moralo", "La «komuna saĝo»", "La moralistoj de la G.P.U.", "La aranĝo de la politikaj ŝakfiguroj", "La stalinismo - produkto de la malnova socio", La revolucio kaj la institucio ostaĝo", "«Kafra moralo»", "La «malmorala» Lenino", "Instruriĉa epizodo", "La dialektika interrilato inter celo kaj rimedo"), "Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj" (kun la subtitoloj "La stalinista kampanjo; Trovu alian vojon!");Pri la teroroLa usona pacismoArto kaj revoluccio.
Sign up to our newsletter and receive discounts and inspiration for your next reading experience.
By signing up, you agree to our Privacy Policy.